Leteroj

Sab, 8 Jan 2005,  Feliĉan Novan Jaron, Aleks!

Finfine mi legis vian artikolon "Gloron al la Usona Popolo".  La limo de mia intereso pri Usona politiko kutime estas la fakto, ke mi mem ne estas Usonano, do mi neforte sentas devon havi opinion.

Malgraŭ tio, via artikolo imponis kaj pensigis min. Trafis min la parto pri la Nord-Vjetnamaj militprizonuloj. Mi devis paŭzi tie ĉar mi rememoris, ke mia kara bofrato iam estis unu el ili.  Li nun vivas nur pro bonŝanco, pro helpo el sia familio, kaj pro lia militista trejnado. Pli forte imponis via artikolo al mi pro tio, kiel ties modesta kuraĝa stilo kongruas al la sinteno de mia bofrato.

Bonvolu daŭrigi vian verkadon.

Amike,

Andreo



Kara Alexander,

Finfine ion politike dekstran mi trovas Esperantlingve!!  Vi donas al mi iom da espero ke Esperantujo iam politike deciĝos. Ke ĝi deciĝos tiomgrade, ke mi ne plu hontu instrui la lingvon al mia edzino (orfino de miskondamnita "malamiko de la popolo").

Kore,

Andreo el Kanado.



Kara Redakcio,

Mi trovis vian interesan paĝon antaŭ nelonge.  Certe, la ideo estas nova por la esperantistaro, kaj spegulas tiun flankon da opinioj, kiuj mankas.  Plejmulto da homoj opinias, ke esperanto estas ideologia ilo, sed tio estas kontraŭ la esenco de lingvo-uzado, laŭ mi.  Almenaŭ ni ĉiuj klopodas kaj strebas al paco, kaj iu-ajn lingvo devas funkcii kiel komunikilo. Unu granda miskompreno de nia esperantista komunumo estas tiu inter "komunikilo" kaj "ideologiilo." 
 
Iel ajn, mi atendas interesan legadon de vi.  Mi esperas ke via retpaĝo ne iĝos malamilo, sed esprimos bonpensaĵojn kaj freŝajn novaĵojn por legantoj pri la rajtoj de Israelo kaj kontraŭ la nunaj sensencaĵoj de la faŝistoj.

Petro el Germanio