Intervjuo kun CHRISTOPHER HITCHENS - Elĉerpaĵoj

La kompleta intervjuo, far de Johann Hari la 22an de Septembro, 2004 por The Independent, troviĝas ĉi tie kaj ĉi tie. La elĉerpaĵojn tradukis Ken Miner. La demandoj de la intervjuanto estas plejparte artefarite kreitaj por organizi la tekston. Postparolo de Alexander Gofen

Kie vi lokus vin nuntempe en la politika spektro?

Mi nuntempe ne havas politikan lojalecon, kaj mi dubas, ke iam denove mi tion havos. Mi jam ne povas nomi min socialisto. Mi sentas la mankon kiel perditan korpoparton ... Sed mi bedaŭras nenion. Mi ankoraŭ luktas, ke Kissinger estu juĝita. La socialista movado ebligis senrestriktan voĉdonadon, limigis la ekspluatadon, kaj militis por la liberigo de kolonianoj kaj de subpremitaj popoloj. Ĝiaj atingoj estis realaj, kaj mi ĝojas estinti parto de ĝi. Kie ĝi sukcesis, oni rajtas fieri; kie ĝi malsukcesis - ekzemple en ĝia provo preventi la Unuan Mondmiliton kaj poste ĉesigi la kreskadon de la faŝismo - oni povas kun honoro bedaŭri ĝian malsukceson.

Ofte gejunuloj petas de mi konsilon, kaj kiam oni parolas al junuloj, oni devus ne diri sensencaĵon. Kiam oni sidas kun malnovaj kamaradoj, oni povas revi pri la revivigo de la Maldekstro; sed oni ne povas paroli pri tio al komencantoj. Sed kion mi diru al ili? Mi devis demandi al mi: Ĉu ekzistas nun internacia socialista movado, kiu meritas tiun nomon? Ne. Tia ne ekzistas. Bone; ĉu minimume ekzistas kritiko de la kapitalismo, havanta la potencialon anstataŭigi ĝin? Ne laŭ mia scio.

Se la respondo al ĉiuj tiuj demandoj estas Ne, mi ne havas rajton rondiri nomante min socialisto. Temas pri afektado.

Kiam fariĝis klara al vi la bankroto de la Maldekstro?

[Kiam] Usono estis atakita de teokrataj faŝistoj kiuj reprezentis ĉiujn el la plej reakciaj frakcioj sur la tero. Ili celas nuligi ĉion, por kio strebadis la Maldekstro - virinajn rajtojn, demokration. Kaj kiel respondis al tio granda parto de la Maldesktro? Ili afektis specon de neŭtraleco inter Usono kaj la teokrataj faŝistoj ... Kiom malbona estis la usona imperio, ĝi ne estis tiel malbona. Ĝi ne estas Talibano. Kaj iu homo - iu movado - kiu ne povas vidi tion, perdis ĉian moralan orientiĝon.

La mondo, kiun volas krei tiuj faŝistoj, estas mondo de konstanta subiĝo kaj servuto. La unuopulo valoras al ili nur se li/ŝi alprenas vivon de konstanta fideleco kaj preĝado. Ĝi estas pura totalismo, kaj unu el la plej abomenaj totalismoj, kiujn ni ĝis nun vidis. Ĝi estas neracio kombinita kun la koncepto de plene fermita socio ... Stari neŭtrale inter ĝi, kaj milito por ĝin detrui, estas... [kapskuas, ne trovante vorton]

Kio pri Israelo kaj la palestinanoj?

Ĉu iu vere kredas, ke se ĉiu judo forpeliĝus el Palestino, tiuj uloj reirus al siaj kavernoj? Neniu eksplodigas sin por duŝtata solvo. Ili malkaŝe asertas: "Ni volas Palestinon sen judoj, kaj Palestinon sen kristanoj." Kaj tio rapide fariĝus "... sen ŝiitanoj".

Ĉu eblas venki la islamfaŝismon?

Tiu speco de teokrata faŝismo neniam mortos, ĉar ni apartenas al tre malbone-evoluinta mamula specio. Mi estas tute materialista tiusence. Ni estas produkto de tre melasa evolucio. Niaj cerebroloboj tro malgrandas kaj niaj adrenalin-glandoj tro grandas. Nia timo pri la mallumo kaj pri la morto intensas, kaj ĉiam estos homoj, kiuj profitos tion. Tamen mi ne antaŭvidas ke tiuspeca faŝismo iam venkos. Nia venko estas garantiita - tial ni povas riski agadi tre skrupule.

Sed ĉu vi antaŭvidas tempon, kiam la ĵihada febro estos marĝenigita, kiel nun estas la naziismo?

Ne sen ĝuste tio, kio necesis por venki la naziismon, nome: tute konvinka venko kaj senkreditigo de ĝi. Io senduba. Mi ekskludus neniun rimedon. Mi pretas fari ion ajn por venki tiun formon de faŝismo.

Sed ĉu vere vi povas apogi George Bush?

Mi interesiĝis unue pri la neokonservativuloj dum la milito en Bosnio-Hercegovino. Tiu milito en la fruaj 1990-aj jaroj ŝanĝis por mi multon. Mi neniam atendis vidi, en Eŭropo, plenskalan reaperon de koncentrejoj, amasmurdadon de civiluloj, reestablon de torturado kaj seksperfortoj kiel politikaj instrumentoj. Kaj mi ne atendis, ke tiom el miaj kamaradoj indiferentas, aŭ eĉ defendas la faŝistojn.

Tiu estis tempo, kiam multaj maldekstruloj diradis "Ni ne intervenu; ni nur igos la aferojn pli malbonaj" aŭ "Ni ne intervenu; tio nur malstabiligos la regionon". Kaj mi pensis al mi: Malstabiligado de faŝistaj reĝimoj estas bona afero. Kial la Maldekstro ĝenu sin pri la stabileco de nedemokratiaj reĝimoj? Ĉu ne estis bona afero malstabiligi la reĝimon de Generalo Franco?

Tiu estis tempo, kiam la Maldekstro plejparte estis akceptinta la konservativan pozicion, defendante la status quo - ne ĝenu la Balkanojn, ne ĝenu Milosevic, faru nenion. Kaj tiuspeca konservativismo povas facile mutacii al efektiva apogado de la agresantoj. Weimar-eca konservativismo facile povas mutacii al Nacia Socialismo ... Tiel Ed Herman, la kunaŭtoro de Noam Chomsky, progresis de "Faru nenion en la Balkanoj" ĝis efektiva defendo de Milosevic, la plej reakcia forto en la regiono.

Tiupunkte mi komencis trovi min sur la sama flanko kun la neokonservativuloj. Mi subskribadis peticiojn apoge al agado en Bosnio, kaj daŭre mi rigardis la aliajn nomojn kaj trovis Richard Perle, Paul Wolfowitz. Tio ŝajnis interesa al mi. Ĉi tiuj homoj estis dirantaj, ke ni devas agi ... Antaŭe, mi evitis tiujn, pro tio, kion ili diris pri Generalo Sharon kaj pri Nikaragvo. Sed neniu povus aserti ke ili interesiĝas pri nafto aŭ pri strategiaj bezonoj en la Balkanoj; kaj tiuj, kiuj provis aserti tion - kiel Chomsky - aperis absurdaj. Do jen mi ekinteresiĝis pri ilia pensado.

Kio laŭ vi estas la naturo de la neokonservativismo?

Ĝi estas eksplicite kontraŭ Kissinger. Kissinger malamegas tian pensadon. Kissinger oponis agadon en la Balkanoj. Kissinger Associates forte kontraŭis la militon en Irako. Li ne povas kompreni la koncepton de apogado al la demokratio - la ideo estas al li tute fremda.

Do: mia interesiĝo pri la neokonservativuloj rekreskis post la 11a de Septembro. Ili estis dirantaj: Ni ne povas plu daŭrigi la politikon pri Mezoriento, kiun ni kondukis dum la lastaj kvindek jaroj. Ni ne povas daŭrigi regadon de krimaj marionetoj, apogante tiranecon en la regiono por stabileco. Ni devas akcepti la taskon malkorki ĝin kaj esperi, ke la pli progresiva flanko venkos.

Kiel la neokonservativa filozofio rilatas al la Iraka milito?

La CIA, kio certe ne estas neokonservativa, volis reteni la Irakan armeon, ĉar oni neniam scias, kiam oni bezonos grandan lokan armeon. Tiamaniere Usono antaŭe regadis. Tio estas la Kissinger-a pensmaniero. Sed Wolfowitz kaj aliaj volis disigi la Irakan armeon, ĉar ili ne volis, ke iu ajn suspektu, ke ili volas restarigi armean regadon.

Mi ne povas imagi al mi, ke vi iam trovos hejmon kun la usona Dekstro!

Ne kun la Dekstro de Buchanan kaj Reagan...

Postparolo.

Estas precipe taŭga ĉi tie iom konkretigi la nocion de politika dekstro kaj de tiu ĝia speco, kiu estas en la platformo de nia ĵurnalo.

Samkiel s-ro Hitchens, ni ne aprobas la izolismon de Pat Buchanan kaj kelkaj aliaj: en la moderna interdependa mondo neniu lando estas izolita, des malpli la superpotenco kiel Usono. Kaj ankaŭ samkiel s-ro Hitchens ni ne aprobas politikon de plej malkaraj (kaj malmoralaj) "riparoj" de nestabilaj reĝimoj per subtenado de diktatoroj, se nur ili iel aprobas Usonan politikon (skolo de Kissinger). Tiaj solvoj estas kaj miopaj, kaj neefektivaj kiel strategiaj instrumentoj, kaj malmoralaj.

Jes, en Usona politiko pli ol en politiko de iu ajn alia lando, morala komponanto havis iun signifon. Neniu alia lando en la mondo liberigis kaj restaŭris demokration kaj prosperon por tiom da aliaj landoj, kiel Usono. Sufiĉas mencii la Okcidentan Eŭropon post la dua mondmilito, aparte Francion, Germanion; en la Oriento tio estas Japanio, Suda Koreio (kaj povus esti Suda Vjetnamio se ne sabotado de la internaj malamikoj kiel socialistoj kaj maldekstruloj
en Usono mem). Lastatemte tio estas Afganio kaj Irako. Nun la rolo de la morala komponanto eĉ plikreskas - intercetere dank' al la neperdita religia Jud/Kristana moralo en nia lando (io nihilisme forĵetita en la plejmulto de la ceteraj eks-Kristanaj landoj).

S-ro Hitchens tamen tute vane menciis la forpasintan Prezidanton Ronald Reagan en la sama kompanio kun Buchanan kaj Kissinger. Male: Prez. Reagan vidis la grandan bildon, li komprenis la malbonon de la socialisma imperio kaj estis tute kohera kontraŭstari kaj venki ĝin - malgraŭ la kutima oportunismo de Eŭropo.

Fine, necesas iom sen-mitigi la lakitan liston de socialismaj atingoj en la Okcidenta mondo, pri kiuj plu fieras eks-socialisto Hitchens, komencante ek de la Unua mondmilito.

Tiamaniere li parolas pri la agado unisona kun la tuta periodo de ekzisto de socialisma diktaturo en Sovetio kun tuta ĝia senrpecendenca brutaleco,
ĝis nun - pli ol jardeko post ĝia kolapso. Pri la agado ne nur unisona kun Sovetio, sed ankaŭ financata, ekspluatata kaj direktata el Moskvo por sabotadi la Okcidentan socion per ĉiuj eblaj rimedoj. La spektro de sabot-organizaĵoj variis de eksplicite komunistaj partioj, sindikatoj ("lernejoj de komunismo" laŭ Lenin), spionado, ĝis ŝajne liberecaj kiel ACLU (American Civil Liberties Union) ekzistanta ek de la 1930j ĝis nun. La celo de ACLU estis kaj restas profiti de ĉiuj eblaj truoj en la leĝaro kaj tordi la leĝaron por subfosi la Usonan tradicion, socion kaj helpi al la malamikoj de Usono - intercetere al islamo-faŝistoj: Helpi sub preteksto "protekti rajtojn" (!) de ilia minoritato kaj influi la enmigropolitikon, ke eĉ pli da ili envenu.

Jes, estas vero en tio, ke dum la lastaj cent jaroj la soci-protekto de civitanoj en Usono kaj la tuta Okcidendta mondo draste pliboniĝis. Nun pigraj lernejanoj ne volas lerni historion, nek kapablas imagi, ke nur antaŭ cent jaroj estis pli ol 50-hora laborsemajno, neniu socia asekuro
aŭ helpo, nek kreditaj instrumentoj. La fakto, ke ĉio tio ekzistas nun ŝuldas unuavice al senprecedenca kresko en socia produktiveco dank' al scienco kaj teknologio, kaj nur parte dank' al la socia batalo de la socialistoj: batalo en kiu multaj el ili plej malmorale kaj senprincipe alianciĝis kaj blinde kredis je brutala Sovetio, kaj je la socialisma sistemo, pruvinta sin ekonomie fiaska ĉie, kie ĝi ekzistis. Tiu blinda kredemo kaj fanatika admiro pri socialismo en kondiĉoj de libera informeblo de la Okcidenta mondo estas precipe honta kaj malestiminda.

Alexander Gofen