Terminaro

Mi penos ĉiam precizigi la politikajn terminojn, uzatajn en la ĵurnalo, inklude tiujn, kiuj troveblas en PIV (se ili estas difinitaj tro larĝe). Tamen pli ofte tio estas maldekstrema parolata ĵargono, kiu havas tendencon plilarĝigi aŭ tordi la terminaron. Do nia terminaro helpos al la legantoj kaj la verkistoj eviti miskomprenon. Ĉi-listo, dume tre mallonga, kreskos poiom laŭbezone.


Affirmative action (angla) : "konfirma akto" - eŭfemismo leĝo en kelkaj ŝtatoj de Usono, efektiviganta Egaligismon, aparte en universitatoj.

Bigoto
: ĝuste kiel en PIV, t. e. rilata al ekscese fervora religi-konduto. Maldekstremuloj intence misaplikas la nocion B. al iuj tute validaj politikoj kiel ekzemple: rajto de ŝtato (la plimulto de la civitanoj) je sia propra kulturo, religio, tradicioj; la rajto limigi la ŝtatan enmigropolitikon ĝenerale, aŭ limigi
ĝin kontraŭ certaj religiaj, politikaj aŭ etnaj grupoj, aŭ fokusi atenton kontraŭ ebla krima agado de tiaj grupoj. Nocio B. evidente ne aplikiĝas al tiuj kiuj malaprobas seksajn perversulojn.

Dekstra
: Politika pensado bazita je kapitalismo kaj libera merkato, esprimanta interesojn de la meza kaj alta sociaj klasoj, t.e. la granda plejmulto en la evoluintaj landoj. D. politiko tamen ne celas
ekspluati la subajn klasojn, kaj ne estas kontraŭ prudenta ŝtata helpo al ili. Ne konfuzu nocion D. kun ekstremismo, diktatoreco, faŝismo, rasismo.

Egaleco (politika termino) : parto de la moto "Libero, Egaleco, Frateco", ek de la Franca revolucio (1789). E. estas koncepto, ke ĉiuj civitanoj jure devas havi egalajn rajton (la supraj klasoj devas ne havi privilegiojn). Tiutempe en filozofio naskiĝis ankaŭ pli radikala hipotezo, kvazaŭ diversaj homaj grupoj (seksaj, rasaj, etnaj, sociaj) averaĝe estas absolute egalaj laŭ ĉiuj ecoj, kaj bone videbla reala neegaleco rezultiĝas nur de malavantaĝaj kondiĉoj en kiuj diversaj grupoj troviĝas. Tio neniam tute kongruis kun ĉiutaga sperto, des pli en moderna tempo, kiam vivkondiĉoj kaj lernoeblecoj de homoj esence pliboniĝis. Fakte aperis sciencaj esploroj indikantaj je malo, ke la distingoj en averaĝaj ecoj de homgrupoj objektive ekzistas kaj esprimiĝas per kloŝ-kurbo.  Dum bolŝevika/sovetia epoko la nocio de E. estis nerekoneble tordita: oni re-enkodukis privilegiojn, sed por eksaj subjugitaj klasoj (kaj la nova sovetia burokrataro) - kvazaŭ por korekti la maljustaĵojn de la pasinteco. Ĝuste de tiu "filozofio" originas la moderna maldekstrisma koncepto de Affirmative action kaj Egaligismo. Laŭ diraĵo de S. Pinker, "Egaleco estas ne empirika deklaro, kvazaŭ ĉiuj grupoj de homoj estas interŝanĝeblaj; ĝi estas morala principo, ke oni devas ne antaŭjuĝi aŭ limigi individuojn surbaze de averaĝaj ecoj de ties grupo"   

"The Bell Curve" by Charles Murray & Richard Herrnstein
"The Blank Slate" by Steven Pinker
"The Inequality Taboo" by Charles Murray, Commentary, 2005/9, p. 13-22    

Egaligismo : miskomprenita egaleco, ideo de "socia justeco"
"socia inĝenierado" celanta "korekti" objektivan neegalecon en atingoj, sukcesoj kaj reprezentado de diversaj sociaj grupoj (rasaj, etnaj kaj eĉ tute "inventitaj", kiel ekzemple seks-perversaj). E. baziĝas je sistemo de favoraĵoj por malpli sukcesaj grupoj je kosto de la pli sukcesaj. En Usono tio signifas ekzemple, ke la plej malfavora estas kategorio de blankulaj, kristanaj, neperversaj viroj, t.e. la maĵoritato de la lando kaj plej produktiva grupo. E. kontraŭas al la fundamenta principo de egala traktado, kaj malutilas la produktivecon de la socio (vidu Affirmative action).      

Ekspluatado : pagado por laboro malpli ol ĝia merkata prezo. E. okazas ekzemple kiam oni (neleĝe) dungas neleĝajn laboristojn, aŭ faras daŭrajn labor-kontraktojn je sub-merkataj kondiĉoj.

Liberalismo : nebula nocio, politika pensado, kiu origine celis minimumigi ŝtatintervenon en lokan politikon kaj protekti individuajn rajtojn de la civitanoj. Komence L. havis nenion komunan kun socialismo, maldekstrismo, kaj fakte
ĝi kontraŭstaris ambaŭ. Iom po iom ek de 1930 L. pli asociiĝis kun "fikcia" socialismo. L. (kiel malsano de meza kaj riĉa klasoj) fariĝis ilo por for-direkti envion, iĝis psikologia strategio por ke eviti esti enviata. Do L. estas politikigo de penoj pacigi envion kaj falsan senton de "kulpo" por sia bonfarto kaj sukceso.

Post la mallumaj ribelaj 1960j ne nur L. iĝis ekstreme maldekstra: ĝi konverĝis kun vulgara anarĥismo, internacia kontraŭ-usonismo, kaj plej karikatura dekadenco. Nuntempe L. efektive trovi
ĝas en stato de "malvarma" milito kontraŭ la plejmulto de la nacio. Jen iuj el agadpunktoj de L.:

-Kredo je supereco de t.n. "internaciaj institutoj" (malgraŭ tio, ke ili estas neelektitaj, nek reprezentas iun koheran filozofion, kaj efektive estas malamikaj al Usono);
- Instruado de tordita malpatriota aŭ falsa historio de Usono - kvazaŭ imperia potenco de malbono;
- Promociado de Egaligismo (Affirmative Action);
- Batalo kontraŭ nocio de Dio kaj la Jud-Kristana fundamento de Usono, promociado de ateismo, kaj samtempe protekto de paganismo (Kvanzo) kaj Islamo;
- Blindeco rilate al islama ideologio kiel totala minaco, rifuzo militi kontraŭ ĝi, incitado kontraŭ la registaro dum aktiva milito, protekto de islamaj suspektitoj sub preteksto de la civilaj rajtoj;
- Promociado de malĉasteco - fakte malpermeso instrui abstinemon al gejunuloj;
- Promociado de absolute nelimigita rajto aborti, inklude por neplenaĝaj knabinoj;    
- Promociado de seksaj perversaĵoj en lernejoj kiel valida - kaj eĉ pli dezirinda "diverseco"

Rasismo : ĝuste kiel en PIV, t. e. rilata al superstiĉoj pri rasoj.
Maldekstremuloj intence misaplikas la nocion R. al iuj tute validaj politikoj kiel ekzemple: limigo de ŝtata enmigropolitiko ĝenerale, aŭ limigoj kontraŭ certaj religiaj, politikaj aŭ etnaj grupoj, aŭ fokusita atento al ebla krima agado de tiaj grupoj. Nocio R. evidente ne aplikiĝas al tiuj kiuj malaprobas seksajn perversulojn.

Terorismo : larĝa termino, kies specialaĵoj estas listigitaj sube. La termino estis politikigita - unue eble far la Sovetia propagando, kiu
"relativigis" ĝin : kvazaŭ "ies teroristo estas alies batalanto por libereco". Ĉi-relativismo nun estas adoptita far iuj amaskomunikiloj kiel ekzemple BBC.

Terorismo ŝtata, (kongrue al PIV) propras al nedemokratiaj aŭ totalismaj ŝtatoj, kiuj leĝe (aŭ neleĝe) aplikas teroron por regi kaj subjugi la civitanojn.  

Terorismo kontraŭŝtata estas agado bazita je krima konspiro kontraŭ demokratia ordo, kiu penas atingi siajn celojn far sabotado kaj perforto, profitante je la libereco kaj malfermiteco de demokratiaj socioj. Precipe abomena formo de T. estas tiu kiu atakas ne strukturojn de la potenco, sed civilulojn amase: ju pli da viktimoj, des pli da "sukceso". Tiamaniere terorismo esperas instigi ĥaoson, kaj influi la decidojn de registaroj.

Terorismo Islama kiel speco de T. kontraŭŝtata manifestiĝas en neislamaj landoj kaj havas jenajn aldonajn trajtojn:
(a) Ĝia strategia celo estas establi tutmondan regnon (Kalifaton) laŭ mezepoka islama leĝaro (ŝario);
(b) Estas trejnataj kaj uzataj sinmurdaj sabotuloj kiel malmultekosta liversistemo;
(c) Laŭ Islamo, la nocio mem "civilaj viktimoj" ne aplikiĝas al neislama mondo, konsiderata kiel "lando de milito".