Novaĵoj
(Marto
2008)
Barry Rubin, Marto 11, 2008
Radikaluloj de la Mez-Oriento [simple "islamanoj"] refaris la
internacian regularon tiele ke perdi por ili ne eblas: aspektas, kvazaŭ
nenia reago kontraŭ ili estas aplikebla.
La Okcidento fakte eĉ ne konscias ke io tia okazas. Islama propagando
konvinkis multajn, kvazaŭ nia cedo "helpos transformi ilin". Ilia
malpacemo igas nin pensi, ke se ili ne volas kompromisi, ni devas fari
tion.
Jen nova regularo, en kiu "ni" reprezentas organizaĵojn kiel Hamas,
Hizballah, Irano, Irakaj sabotuloj, al-Qaida, Sirio, Talibano kaj
similaj. Ili ne estas tute samaj, nek ili nepre estas en alianco. Tamen
ili sekvas la saman regularon tute malsimilan al tiu, laŭ kiu oni
ordinare faris internaciajn aferojn.
- Ni neniam cedos. Ion
ajn vi faru, ni plu batalos. Ion ajn vi proponu, ni plu atakos vin. Ĉar
vi ne povas venki, estas vi kiu devas cedi.
- Nin ne efikas premo,
kiun vi aplikas al ni. Ni redirektos ĉi tiun premon kontraŭ vi. Ne
ekzistas maniero por teni nin, nek iu diplomatio. Vi ne aĉetos nin per
karoto, nek timigos nin per bastono. Solvo por fini la konflikton
simple ne ekzistas. Vi ne povas venki milite, nek
diplomatie.
- Se vi ekos ekonomiajn
premilojn, ni diros ke vi "malsatigas nian popolon" en ago de
"kolektiva puno". Aldone, ĉi tiuj agoj kostos por vi monon, kaj kaŭzos
reziston de tiuj kiuj perdas sian profiton.
- Responde al
milit-operacioj ni atakos viajn civilulojn. Civilaj perdoj subfosos
vian internan subtenon. Ni penos igi vin akcidente mortigi niajn
civilulojn. Niaj civiluloj ne gravas por ni, kaj ni uzos ĉi tiujn
kazojn por persvadi multajn kiom malbonaj vi estas. Do ni kaj murdas
viajn civilulojn, kaj igas ke oni kondamnu vin pri rompado de homaj
rajtoj.
- Se vi penos morale
izoli nin, ni uzos vian propran amasmedion kaj "intelektulojn" kontraŭ
vi. Foje ni aludos kvazaŭ ni jam pretas al modereco kaj promesos kvazaŭ
ni ŝanĝiĝos. Ni faros tion tiom minimume por ne forpuŝi niajn
samideanojn, sed sufiĉe por forpuŝi la viajn. Tiuj postulos ke vi
"negocu" kun ni, kio signifas ke vi cedos por nenio reala niaflanke.
- Parolante al nia
popolo, ni incitos malamon kaj demonigos vin. Parolante al la Okcidento
ni akuzos vin pri incitado de malamo. Ni hipokrite uzos kontraŭ vi
ĉiujn konceptojn kiujn vi mem enkondukis: rasismo, imperiismo,
malkapablo kompreni aliulon, ktp. En-vere ĉio ĉi tio propras ĝuste al
ni mem. Tamen sekve de via sento de kulpo, nescio pri ni kaj subtakso
de ideologio vi ne rimarkos nek komprenos tiun ĉi fakton.
- Ni ĉiam plendos ke ni
estas viktimoj kaj subjugatoj. Ĉar vi estas pli potencaj kaj pli
evoluintaj, tio signifos ke ĝuste vi estas malbonfaruloj. Oni nek
atendos de ni respondeci pri niaj fiagoj nek aplikos al ni la samajn
normojn. Inter via popolo neniam mankos tiel nomataj "Utilaj idiotoj"
(laŭ Lenin), kiuj distrumpetos nian propagandon.
- Ĉar niaj socioj estas
nematuraj, maldemokratiaj, kaj inter ni apenaŭ troviĝas moderuloj, vi
devos negoci kun falsaj moderuloj kaj diktatoraj reĝimoj karakterizataj
per korupto kaj malkompetenteco.
- Eĉ malpli ekstremaj
reĝimoj (kiujn ni konsideras niajn malamikojn) ludos favore al ni.
Dezirante stimuli subtenon al si kaj forlogi atenton de siaj propraj
fiaskoj, ili trumpetos islaman solidarecon. Ili kondamnos la
Okcidenton, oni akuzos Israelon pri ĉiuj problemoj, kaj ili insultos
Usonon malgraŭ ke ili akceptas vian helpon. Ili glorigos kaj
interpretos Islamon preskaŭ same kiel ni. Ili salutos sabotulojn de
Irako, Hizballah, kaj Hamason samkiel ni. Ili ne kontraŭos, ke Irano
akiru nuklearmilojn. Ili nutros la bazon el kiu ni ĉerpos niajn
subtenantojn. Laŭ Lenin, ili vendos al ni la ŝnuron, sur kiu ni
pendigos ilin kaj vin.
- Nenia diplomatia solvo
por vi ekzistas, iel ajn vi penu trovi ĝin. Ankaŭ nenia milita solvo
por vi ekzistas, ion ajn vi provu. Vi ŝatas vivon - ni ŝatas morton; vi
estas disigitaj - ni estas unuigitaj; vi volas reveni al la kutima
materia sinkontentigo - ni estas fanatikaj islamaj militistoj. Ni certe
supervivos vin.
- Kaj fine, nia ĉefa
armilo estas tio, ke vi absolute ne komprenas ĉiujn punktojn supre. Vin
instruas, informas kaj gvidas homoj, kiuj tute ne konjektas nek
konscias kio estas la alternativa, ekstreme ideologia fremda
mondkoncepto. Fakte ni penos kaj sukcesos transformi viajn plej
talentajn kaj brilajn al plej stultaj kaj malutilaj. Al tiuj, kiuj
pensos ke vi povas persvadi nin, kaj kiuj akuzos vin pri la tuta
konflikto, kaj kiuj esperos kvazaŭ ni ŝanĝos nian direkton. Ni profitos
de tiuj ĉi eraroj kaj uzos ilin kontraŭ vi.
* *
*
La analizo supre ŝajnas esti pesimisma, sed ĝi ne estas tia. Dum vere
longa konflikto ilia teknologia kaj organiza (?) malforteco kune kun
nerealisma ideologio kaŭzos neeviteblan malvenkon. Ili estos venkitaj
eĉ se ili neniam kapitulacos.
Ili povas murdi homojn, sed ne subigi sociojn kiuj volas kreski,
prosperi kaj elvivi. La ŝlosiloj por sukcese respondi devas esti nia
firmeco kaj kompreno de la realo. Refrazinte Francis Bacon kaj Franklin
Roosevelt, "Estas nenio por timi - krom timo mem kaj
naivkredemo.
* *
*
Farinte tian brilan skizon de la malamika pensado kaj psiĥologio, la
aŭtoro tamen tute misas kelkajn gravegajn faktorojn de la realo. Tiu
"nerealisma ideologio" - islamo - troviĝas en stato de milito kontraŭ
la aliaj jam dum 1300 jaroj: iam iom venkita, sed ne kapitulacanta.
Fakte eĉ revenkanta.
La plej baza ellasita fakto estas tio, ke la komercanta Okcidento
havigis al sia malamiko ne malpli ol triliono da dolaroj de naftomono,
kaj tiu ĉi potencigo de la malamiko plu daŭras. Ĉi tiu mon-potenco -
samkiel energio en fizika senco - ne povas malaperi aŭ mem disipiĝi. Ĝi
estas potencega armilo en manoj de nia malamiko jam uzata kaj uzota
kontraŭ ni. Mi detale analizis tion en aparta artikolo: en angla
kaj rusa.
(Februaro
2008)
Karaj Serbaj patriotoj!
Jen la malĝoja momento, la dua en mia vivo, kiam mi
hontas pri mia
lando Usono. Unue tio estis en 1999, kiam malmorala prezidanto Clinton
igis la landojn de NATO ekmiliti kontraŭ Serbio kvazaŭ por protekti
islaman loĝantaron de Kosovo. Usonaj aviadiloj (urĝe re-markitaj por
NATO) ekbombadis Serbion, murdinte du milojn da
loĝantaro rekte, detruinte pontojn, trajnojn, elektroprovizadon, kio kaŭzis morton de ankoraŭ miloj nerekte.
Tiele ili repagis al Serboj,
kies
gepatroj savadis usonajn pilotojn dum la dua mondmilito (kaj kiam
islama loĝantaro volontulis por Hitler).
(Legu plu)
Decembro 2007
Mi longe ne aperigis
ion ne tial ĉar tute ne estis novaĵoj: novaĵoj estis, sed jam
rutine-kutime malesperaj. Malesperaj kaj hontaj por mia lando, kiu
colon post colo cedas la grundon al "leĝa" islama invado. Honton al ni,
se eĉ ne unu kongresano neis la rezolucion kiu omaĝis Ramadanon! Honton
al la posedantoj de 101-etaĝa Imperia Ŝtat-Domo (kiu re-iĝis la plej
alta en Nov-Jorko post la detruo de la ĝemel-turoj)! Kiu povus imagi je
la 2001/9/11, ke nure post 6 jaroj la posedantoj de la trialoke altega
domego bonvolos celebri Ramadanon per verda nokta iluminado de sia
propraĵo! Estas vominda vidi tion ĉion.
Subita agrabla novaĵo venis el ne plej probabla loko.
La 18-19 de oktobro pli ol 70 organizaĵoj kunvenis al la Eŭropa
parlamento por krei la planon por 14 landoj kiel rezisti kontraŭ
kreskanta islamiĝo de iliaj landoj. La ĉefparolantoj estis tiaj
eminentuloj kiel Bat Ye'or, la aŭtoro de "Eŭrabio" kaj "Dhimmitudo",
kaj Robert Spencer, la aŭtoro de "Religion of Peace, Why Christianity
is and Islam Isn't" (Religio de paco: kial Kristanismo estas tia, kaj
Islamo ne).
Inter la aliaj gravaj parolantoj estis tiaj kiel David Littman, Dr.
Arieh Eldad - membro de la Israela Parlamento, Dr. Patrick Sookhdeo -
la direktoro de la Instituto por studoj pri Islamo kaj Kristanismo, kaj
aliaj. Multaj partoprenis pere de interreta sistemo de virtualaj
konferenco webex.
Armando Manocchio de la Itala organizaĵo Una Via per Oriana ("La vojo
por Oriana") prezentis premion al Bat Ye'or honore de Oriana Fallaci,
inklude 5,000 Eura stipendion por junaj ĵurnalistoj.
Jen listo de landaj reprezentantoj kiuj raportis pri la nivelo de
islamiĝo kaj ĵihadismo en iliaj landoj, kaj pri aktiveco de civitanoj
por protekti la konstitucian liberecon kaj suverenecon.
Aŭstrio: Elizabeth Sabaditsch-Wolff
Belgio: Filip Dewinter
Ĉeĥa Respubliko: Matyas Zmo
Danio: Lars Hedegaard
Finlando: (kaŝite de publikigo)
Francio: Nidra Poller
Germanio: Stefan Herre
Italio: Adriana Bolchini Gaigher
Nederlando: Dr. Johannes J.G. Jansen
Norvegio: Jens Anfindsen
Romanio: Traian Ungureanu
Svedio: Ted Ekeroth kaj Reinhard
Svislando: Dr. Arnaud Dotezac
Britio: Gerard Batten
El ne-Eŭropaj landoj estis reprezentantoj de Kanado, Israelo kaj
Usono.
Dum la reg-elitoj plu kaj plu-perfidas siajn landojn, la popoloj mem
vekiĝas. Ja kio se ne perfido estas deklaro de la onta reĝo de Britio,
ke la miljar-longa krona moto "Defendanto de la Kredo" (Kristana kredo)
devas esti ŝanĝigita je "Defendanto de Kredoj" (por "ĉirkaŭpremi" kiun?
Jes, tio komenciĝas je "i"). Kaj princino de Nederlando ne hontis diri,
ke Nederlando ne plu ekzistas, fariĝinte nur eta feliĉa membro de la
"granda homa familio". Bonŝance ordinaraj "fiŝoj" de Eŭropa akvario
montras pli da prudento. Ili bone komprenas ke "familio" kun piranjoj
apenaŭ povas esti feliĉa. Do vekiĝu, Eŭropo! Rememoru ke vi estas
posteuloj de Karlo la
Martelo.
Januaro, 2007:
- Manko de civilizacia memcerteco, de
Jack Wheeler
- Kiel la
Okcidento povas esti venkita, de Daniel
Pipes
Manko de
civilizacia memcerteco
Fizikisto J.B.S.Haldane (1892-1964) diris: "La universo estas ne nur
pli artifika ol
ni supozas, sed pli artifika ol ni kapablas supozi".
Tamen pli embarasa por mi estas ne malkapablo de nuklea fiziko ekspliki
la sub-atomajn partiklojn, sed tio kio okazas en flughavenoj.
Jen mi atendas en la vico por surbordiĝi en nekredeble komplikan
maŝinon, kiu levos min kaj centojn da aliaj je dek kilometroj supren,
kaj post kelkaj horoj sekure malsuprenigos nin kelk-mil kilometrojn
aliloke - la superega atingo de la menso kaj la civilizacio. Tamen
antaŭ kelkaj minutoj mi devis malvesti miajn ŝuojn kaj toleri ke oni
konfisku mian dentopaston pro minaco, ke iuj proto-homidaj barbaruloj
ĉantantaj "Allahu akbar" volas detrui ĉi tiun atingon.
Embarasiga estas tio, ke la civilizacio kapabla je tiu ĉi supera atingo
toleras la proto-homidojn eĉ unu piko-sekundon.
Tiel ni venis al la problemo, kiu estos plej aktuala en 2007, kaj kiu
determinos nian estontecon: la (manko de) memcerteco de la
civilizacio.
Eĉ ne temas pri kvazaŭ "kolizio de civilizacioj". Nia civilizacio
troviĝas en morta batalo kontraŭ subhoma barbarismo. Kontraŭ uloj kiuj
kredas je bordelo en paradizo, kien ili trafos se ili eksplodigos sin
cele murdi laŭeble pli da virinoj kaj infanoj. Kontraŭ analfabetuloj
kiuj kapablas ĉanti nur unusolan neinteligentan libron kiun ili ne
komprenas. Kontraŭ uloj kun groteske torditaj malhumanaj animoj plenaj
de malamo, kaj kies plej granda deziro estas vivi en la 7-a jarcento.
Kaj ni ne kondamnas ilian primitivan ideologion, nek filtras ilin for
de flughavenoj, nek fermas iliajn moskeojn predikantajn ĵiĥadon, nek
forpelas ilin el la lando por ĉi tia predikado, nek ni diras ke ni
nukle-detruos ilin je la mallum-epoko kiun ili mem aspiras, se ili ne
rezignos de iliaj planoj kaj mem ne lasos nin. Kaj ĉu ĉio tio estas ĉar
ni zorgas ne ofendi iliajn sentojn kaj ke oni ne nomu nin
"islamofobaj"?
Tio nomiĝas kolapso de la
civilizacia memcerteco, kaj ankaŭ memmortiga
masoĥismo. (Plue
angle)
Kiel la
Okcidento povas esti venkita
Venkinte la faŝistojn kaj komunistojn, ĉu la Okcidento povas venki
islamistojn?
Unuarigarde la milita supereco de la Okcidento ŝajne garantias la
venkon. Eĉ se Tegerano akiros nukleajn armilojn, islamistoj havas
nenion similan al armilaro de la Akso dum la Dua mondmilito, aŭ kiel
eks-Soveta Unio dum la "malvarma milito". Kion islamistoj havas kompare
al Wehrmacht, aŭ al la Ruĝa Armeo? Aŭ al SS aŭ Spetznaz? Gestapo aŭ
KGB? Aŭ ĉi-kaze al Auschwitz aŭ gulag?(1)
Tamen sufiĉe multaj analizistoj inklude min rekonas, ke la problemo ne
estas tiom simpla. Islamistoj (difinitaj kiel tiuj, kiuj postulas, ke
ĉiuj vivu laŭ la sanktaj leĝoj de Islamo, laŭ Ŝario) povas sukcesi pli
ol la antaŭaj totalistoj. Islamistoj eble eĉ povas venki, kaj jen kial.
Kiom ajn potenca estas okcidenta "aparataro", la "programaro" havas
kelkajn potenciale fatalajn "cimojn".
Pacifismo. Inter la klerularo
ekdominis konvinko kvazaŭ "neniu milita solvo eblas" por iu ajn
problemo. Oni aplikas ĉi-mantron reference al ĉiu problemo de la
Mez-Oriento (Lebano, Irako, Irano, Afganistano, Kurdoj, kaj
Islam-Israela(2) konflikto). Tamen tiu ĉi "pragmatika
pacifismo" preterrigardas faktojn, ke militaj solvoj abundis en la
moderna historio. Kio alia se ne militaj solvoj estis malvenkoj
de la Akso, de Usono en Vjetnamio, de Sovetia Unio aŭ Afganistano?(3)
Mem-malamo. Signifa parto de
iuj Okcidentaj landoj - precipe en Usono, Britujo, Israelo - kredas
kvazaŭ iliaj propraj registaroj estas fontoj de malbono, tiel ke la
terorismo estas kvazaŭ puno por la antaŭaj pekoj. Tiu ĉi sinteno: "ni
ekvidis la malamikon, kaj ĝi estas ni mem", anstataŭas adekvatan reagon
per io kiel pacigado, inklude pretecon rezigni de ĉiuj siaj propraj
tradicioj kaj atingoj. Maldekstruloj kiel Robert Fisk aŭ William Blum
celebras personecon de Bin Laden. Mem-malamantaj okcidentuloj estas
neproporcie gravaj ĉar ĝuste ili formas opiniojn en universitatoj,
amasmedio, religiaj institucioj, kaj arto. Ili rolas kvazaŭ islamaj
help-"muĝahedoj" ("militistoj de Alaho")(4).
Senzorgemo. Malekzisto de
impresaj militiloj flanke de islamistaro inspiras ignoremon en multaj Okcidentanoj, precipe
en maldekstruloj. Tio estas simpla rekoni la tradician militon kiel
virojn
en uniformoj, militŝipoj, tankoj, aviadiloj, kaj sangoverŝaj bataloj
por lando kaj ĝiaj elfosaĵoj. Tamen tiel nomata
malsimetria milito kontraŭ
radikala islamo ŝajnas iluzia. Porkartonaj tranĉiloj (de la 9/11) kaj
eksplodzonoj
malfaciligas por ni percepti tian malamikon kiel danĝeran kontraŭulon.
Kun
personoj kiel John Kerry, tro multaj emas ignori terorismon kvazaŭ
bagatelan ĉagrenon.
Tamen islamistoj posedas terurajn kapablojn ekster la limoj de
malgrandskala terorismo:
- Potenciala atingo al
amasdetruaj armiloj, kapablaj ruinigi la Okcidentan vivon;
- Religia motivado, kiu
resonancas pli profunde kaj provizas subtenon pli potencan ol
artefaritaj ideologioj de faŝismo kaj komunismo;
- Imprese konceptita,
financita kaj organizita socia maŝinaro, kiu tre sukcese elmontras
kredeblecon, (kvazaŭ) bonvolon, kaj voĉdonan povon;
- Ideologio kapabla allogi
islamanojn de ĉiu ebla dimensio kaj formo, ekde Lumpen-proleta ĝis la
altklasuloj, ekde analfabetuloj ĝis sciencaj doktoroj, ekde bone
adaptitaj ĝis psikmalsanaj, ekde Jemenanoj ĝis Kanadanoj. Ĉi-movado
preskaŭ defias iun ajn provon difini ĝin sociologie.
- Ne-perforta aliro, kion
mi nomis "Laŭleĝa islamo", celanta islamigi la Okcidenton far de
klerigaj, politikaj kaj religiaj rimedoj sen uzi terorismon aŭ ion kontraŭleĝan. "Laŭleĝa islamismo"
monstriĝas sukcesa kaj en
islam-maĵoritataj landoj kiel Alĝerio, kaj en islam-minoritatoj kiel
Britujo.
- Grandega kvanto de
fidelaj adeptoj. Se islamistoj konsistigas nur 10-15% de la monda
islamaro, la nombro atingas 125-200 milionojn, multe pli ol sume
faŝistoj kaj komunistoj iam ekzistantaj.
La pacifismo, mem-malamo kaj
senzorgemo plilongigas la
militon kontraŭ la radikala islamo kaj kaŭzas
ekscesajn perdojn. Nur post sperti katastrofan pereon de homoj kaj
havaĵo la Okcidenta maldekstrularo eble kapablos superi sian triopan
difekton kaj rekoni la skalon de la minaco. La civilizita mondo tiam
supozeble venkos, tamen malfrue kaj je pli alta prezo ol necesis.
Se islamistoj iĝos prudentaj, evitos amasan detruon, kaj se anstataŭe
ili sekvos laŭleĝan, politikan, neperfortan vojon, kaj se ilia movado
restos same vigla, estas malfacile imagi kio povos haltigi ilin.(5)
____________________________
Piednotoj
de Alexander Gofen
(1)SS - elitaj trupoj de Nazioj precipe por ekstermo-taskoj;
Spetznaz - elitaj trupoj de nuntempa Rusio; Gestapo - sekreta polico de
Nazioj, KGB - tiu de eks USSR; Auschwitz - unu el plej fifamaj kaj plej
grandaj ekstermejoj de Nazioj; gulag - sistemo de centoj
da pun-laborejoj dum Lenin-Stalin-epoko en eks USSR.
(2) La aŭtoro uzas esprimon "Arab-Israela konflikto": ne pro
misrigardo (li estas eminenta fakulo en la kampo), sed ĉar en la angla
ĉi-kunmetaĵo enradikiĝis. La konflikto estas inter Islam-Palestino
kontraŭ
Israelo (mallarĝe), kaj Islamlandoj de Mez-Oriento kontraŭ Israelo (pli
larĝe). Tiuj inkludas ne-Araban Iranon. Male, Araboj-Kristanoj ne
militas kontraŭ Israelo.
(3) La aŭtoro eble intence miksas malsame solvitajn milit-problemojn: solvitaj kaj sukcese
kaj malsukcese. En la Dua mondmilito
la Akso estis venkita dank' al grandega peno kaj per uzado de la tuta
potenco
de la Aliancanoj. Male, dum Vjetnamia milito la doktrino de Usono estis
uzi nur limigitan kaj nur konvencian potencon helpante Sud-Vjetnamion
kontraŭstari ekspansion de socialismo. Se ne tiu falsa doktrino, kaj se
sufiĉus la volo kaj motivado, Usono povus neniigi ambaŭ la Nordon kaj
la Sudon nur per aviad-bombado. La volo mankis interalie sekve de
perfida maldesktrisma ŝimo de la 60aj kies plej abomena figuro estis
aktorino-perfidulino Jane Fonda. Eĉ tiel, Usono nek fakte, nek
protokole estis venkita: Usono foriris akorde al la Pariza kontrakto,
laŭ kiu la Nordo devus ĉesigi militon kontraŭ la Sudo. Sed apenaŭ Usono
foriris, la komunistoj tuj rompis la kontrakton, englutis la Sudon,
tiel ke proksimume 750,000 Sudvjetnamianoj mortis fuĝante aŭ estis murditaj. La
Usona registaro perfidis ilin (subpreme de siaj internaj maldekstraj
malamikoj). Usona registaro perfidis eĉ siajn militkaptitojn,
kiujn
Vjetnamiaj komunistoj tenis kaj torturis ĝis 8 jarojn post tiu
packontrakto. La
Usona registaro facile povus kaj devus aerbombe ruinigi Nord-Vjetnamiajn urbaĉojn por
ĉiu tenata Usona soldato, sed Usono "fermis la
okulojn" je ĉiuj rompoj de la packontrakto.
Iom simile, ankaŭ Sovetio ne estis venkita en Afganistano. Evidente
Sovetio havis sufiĉe da potenco por plene neniigi tiun landon, sed
fin-fine propravole foriris de tie, prikalkulante diversajn faktorojn.
Do militoj certe solvadis
problemojn en pasinteco, kondiĉe se la militanto ne estas paralizita
per interna sabotado kaj "anim-serĉado". Eĉ pli grave, ne eblas nek
decas eviti militon trudatan far malamikoj. Tiam "eviti" signifas
kapitulaci, kaj propagandi pacifismon signifas helpi al la malamiko.
(4) La neimagebla alianco de ateista maldekstrularo kaj
radikala islamaro estas bonege priskribita en la libro de David
Horowitz "Unholy Alliance" (Malsankta alianco).
(5) Tiurilate vidu la artikolon Rano
en kaldrono
Septembro, 2006
El parolo (angle)
de Prezidanto Bush, 2006/09/04
...Mi scias, iuj en nia lando aŭdas la vortojn de la teroristoj, sed
esperas, ke tiuj ne intencas, aŭ ne povas fari kion ili diras. Tamen la
historio instruas nin, ke subtaksi vortojn de malbono de ambiciaj
personoj estas terura eraro.
En la fruaj 1890j ekzilita juristo publikigis
broŝuron "Kion fari?", en kiu li prezentis planon por aranĝi komunistan
revolucion en Rusio. La vortojn de Lenin la mondo ne atentis, paginte
teruran prezon. La Sovetia Imperio establita far li murdis dekojn da
milionoj, kaj kondukis la mondon al la rando de termo-nuklea milito.
En la 1920j malsukcesa Aŭstria pentristo aperigis
libron, en kiu li eksplikis la intencon konstrui Arian super-ŝtaton en
Germanio venĝante Eŭropon, kaj ekstermi la Judojn. La vortojn de Hitler
la mondo ignoris paginte teruran prezon. Lia nazia reĝimo murdis
milionojn en gasumejoj, kaj ekflamigis la mondomiliton, en kiu ĝi estis
venkita je terura prezo de homaj vivoj...
La oficiala pardonpeto
El Danlando al la
Islama mondo, simple dirita "Ni
bedaŭras!"
Ni
bedaŭras, ke ni donis al vi
rifuĝeojn kiam milito pelis
vin for el via lando...
Ni
bedaŭras ke ni prenis vin, kiam
aliaj forpuŝis vin...
Ni
bedaŭras ke ni disponigis por
vi eblecojn lerni por havi bonan
kleron...
Ni
bedaŭras ke ni donis al vi
manĝon kaj hejmon, kiam vi
havis nenion...
Ni
bedaŭras ke ni permesis al vi
unuiĝi kun viaj familioj
kiam viaj hejmolandoj iĝis ne plu sekuraj...
Ni
bedaŭras ke ni neniam igis vin
labori dum NI pagis viajn
fakturojn...
Ni
bedaŭras ke ni provizis al vi
preskaŭ SENPAGE loĝejojn, telefonojn,
interreton, aŭtojn, lernejojn por viaj 10 infanoj...
Ni
bedaŭras ke ni konstruis por vi
moskeojn por ke vi povu
adori vian religion en nia Kristana lando...
Ni
bedaŭras ke ni neniam igis vin
lerni nian lingvon dum 30
jara restado...
Do
de ĉiuj Danoj al la tuta Islama
mondo:
F*** VIN!!